[bildo de kapo de gnuo]


GNUnet

[ Catalan | Chinese | Danish | Dutch | English | Esperanto | French | Galician | German | Hungarian | Italian | Japanese | Polish | Portuguese | Russian | Romaneste | Spanish | Swedish | Ukrainian ]
Help with the translation effort: Kataluna, Cxina, Dana, Nederlanda, Esperanto, Franca, Galego, Germana, Hungara, Itala, Japana, Pola, Portugala, Rusa, Hispana, Sveda, Ukrajna.*

Enkonduko

GNUnet estas ?ablono por sekura samtavola retkomunikado. La cxefa aplikajxo realigita ene de la GNUnet-a sxablono estas anonima, cenzurorezistema dosierdistribuo.

La celo de la projekto GNUnet estas provizi infrastrukturo por samtavola komunikado. Cxiu komunikado en GNUnet estas auxtentokontrolita kaj kriptita de ligilo gxis ligilo. La ekonomia modelo malhelpas atakojn kontraux la reto, cxar la ekonomio uzeblas por stiri la rimeduzadon. La samtavolanoj de GNUnet intersxangxas mesagxojn uzante sxtopeblan transportservan abstraktajxon. Aktuale, disponeblas transportservoj bazitaj sur UDP, TCP, HTTP kaj SMTP. La kerno de GNUnet provizas je mekanismojn por disponigo de rimedoj cxeforgana, kapacita kaj stora. La kerno efikigas rimedajn limojn deciditajn de la uzulo. GNUnet ne dependas de ia ajn centra servo. Novaj samtavolaj protokoloj estas facile realigeblaj super la baza infrastrukturo de GNUnet. Aktualaj protokoloj inkluzivas anonima dosierdistribuo, simpla babila protokolo, mesagxotraigiva takstestado kaj retotopologia vidigo.
Kvankam niaj celoj similas al tiuj de projektoj kiaj Freenet, Gnutella aux Mnet, ni esperas provizi plibonan funkciaron por uzuloj, kiuj plialte taksas la sekurecon ol la efikecon.

Disponeblas respondaro. Tiuj memuaroj eble helpos plikompreni. Vasta dokumentaro troveblas cxe gnunet.org.

Elsxutado de GNUnet

GNUnet troveblas cxe ftp://ftp.gnu.org/gnu/gnunet/, cxe la GNU-aj speguloj aux cxe gnunet.org.

Bezonatajxoj
Bonvolu ne forgesi, ke tio estas beta versio. Restas eble kelkaj problemoj de stabileco, amplekso kaj funkcikarakterizajxoj.
Gxis nun, la reto estas ege malgranda. Malmulte da enhavo jam disponeblas. Abono al GNUnet-a dissendlisto eble estus konsilinda.


[ Catalan | Chinese | Danish | Dutch | English | Esperanto | French | Galician | German | Hungarian | Italian | Japanese | Polish | Portuguese | Russian | Romaneste | Spanish | Swedish | Ukrainian ]

Return to GNU's home page.

Please send FSF & GNU inquiries & questions to gnu@gnu.org. There are also other ways to contact the FSF.

Please send comments on these web pages to webmasters@gnu.org, send other questions to gnu@gnu.org.

Copyright (C) 2002 Free Software Foundation, Inc., 51 Franklin Street, Fifth Floor, Boston, MA 02111, USA

Verbatim copying and distribution of this entire article is permitted in any medium, provided this notice is preserved.

Updated: $Date: 2007/03/11 08:09:57 $ $Author: grothoff $