English [en]   Afrikaans [af]   العربية [ar]   Azərbaycanca [az]   български [bg]   বাংলা [bn]   català [ca]   Česky [cs]   dansk [da]   Deutsch [de]   ελληνικά [el]   Esperanto [eo]   español [es]   فارسی [fa]   français [fr]   galego [gl]   עברית [he]   hrvatski [hr]   magyar [hu]   Bahasa Indonesia [id]   italiano [it]   日本語 [ja]   한국어 [ko]   norsk (bokmål) [nb]   Nederlands [nl]   polski [pl]   português do Brasil [pt-br]   română [ro]   русский [ru]   slovenčina [sk]   slovenščina [sl]   српски [sr]   svenska [sv]   தமிழ் [ta]   Tagalog [tl]   Türkçe [tr]   українська [uk]   简体中文 [zh-cn]   繁體中文 [zh-tw]  

The English original page has been changed since this translation was last updated. The English page can be found at:
http://www.gnu.org/philosophy/free-sw.html.en

Please see the Translations README to find out how you can help with updating this translation.

La Difino de Libera Programaro

Ni bontenas ĉi tiun difinon pri libera programaro por klare montri kiuj kriterioj devas esti plenumitaj por ke programaro estu konsiderita libera programaro.

`Libera programaro', traduko de la angla termo `Free software', vere koncernas liberecon, ne prezon. Por bone kompreni la koncepton, vi devas pensi pri `libereco', ne pri `senpageco'.

Libera programaro temas pri la libereco de la uzantoj ruli, kopii, disdoni, studi, ŝanĝi kaj plibonigi la programaron. Pli precize, ĝi signifas kvar tipojn da libereco por la uzanto:

Programaro estas libera se uzantoj havas ĉiujn tiujn liberecojn. Tial, vi devus esti libera disdoni kopiojn, kun aŭ sen ŝanĝoj, senpage aŭ prenante pagon por la distribuo, al ĉiuj ĉie. Havante ĉi tiujn liberecojn (inter alie) signifas ke vi ne devas demandi aŭ pagi por permeso.

Vi ankaŭ devus havi la liberecon fari ŝanĝojn kaj uzi ilin private por via propra laboro aŭ amuziĝo, eĉ sen mencii ke tiujn ŝanĝojn ekzistas. Se vi publikigas viajn ŝanĝojn, vi ne devus esti devigita sciigi iun ajn en iu ajna maniero.

La libereco uzi la programon signifas liberecon por iu ajn persono aŭ organizaĵo uzi ĝin sub iu ajn komputila sistemo, por iu ajn tipo de tasko, sen esti devigita komuniki kun la programulo nek kun iu ajn specifa institucio.

La libereco disdoni la programaron devas enhavi duuman aŭ ruleblan formon de la programaro kaj ankaŭ programofonton, sendepende de ĉu ĝi estas ŝanĝita aŭ neŝanĝita versio (disdoni programojn en rulebla formo estas bezonata por praktike instaleblaj liberaj operaciumoj). Estas akceptebla se ne eblas krei duuman aŭ ruleblan formon de la programaro (ĉar kelkaj programlingvoj ne permesas tiun), sed tiukaze vi devas havi la liberecon disdoni tiajn formojn se vi trovas aŭ programas rimedon por krei ilin.

Por ke la liberecoj fari ŝanĝojn kaj disdoni plibonigitajn versiojn estu sencohavaj, vi devas ebli akiri fontan kodon de la programaro. Tial, akirebleco al la programofonto estas antaŭkondiĉo por libera programaro.

Por ke ĉi tiuj liberecoj estu veraj, ili devas esti nerevokeblaj tiom longe ke vi faras nenion malbonan; se la programulo de la programaro havas la povon revoki la permesilon, sen ke vi farus iun malbonan, la programaro ne estas libera.

Tamen, certaj reguloj pri disdonado de libera programaro estas akcepteblaj, kondiĉe ke ili ne konfliktas kun la ĉefaj liberecoj. Ekzemple, copyleft [Angle, tiu vorto estas vortludo kun la vorto copyright, kiu signifas "kopirajto". La vorto right ankaŭ signifas "desktre" dum left signifas "maldesktre".] (simple klarigita) estas la regulo laŭ kiu kiam programaro estas pludisdonita, oni ne eblas aldoni malpermesojn por nei aliulojn la ĉefajn liberecojn. Ĉi tio ne konfliktas kun la ĉefaj liberecoj, ĝi ĝuste protektas ilin.

Eble vi pagis por ekhavi kopiojn de libera programaro, aŭ eble vi ekhavis ilin senpage. Sed sendepende de kiel vi ekhavis viajn kopiojn, vi ĉiam havas la liberecon kopii kaj ŝanĝi la programaron, eĉ vendi kopiojn.

`Libera programaro' ne signifas `nekomerca'. Libera programaro devas esti akirebla por komerca uzo, komerca evoluigo kaj komerca disdonado. Komerca evoluigo de libera programaro jam ne estas nekutima; tia libera komerca programaro estas tre grava.

Reguloj pri kiel paki ŝanĝitan version estas akceptitaj, se ili ne efektive blokas la liberecon eldoni ŝanĝitajn versiojn, aŭ la liberecon fari kaj uzi ŝanĝitajn versiojn malpublike. Reguloj laŭ kiuj `se vi igas vian version haveblan tiel, vi devas igi mian version havebla tiel ankaŭ' povas ankaŭ esti akceptitaj, same kondiĉe. (Rimarku, ke tia regulo tamen lasas al vi la eblecon decidi ĉu eldoni la programaron aŭ ne.) Reguloj devigantaj eldonadon de fonta kodo al la uzantoj por versioj, kiujn vi publikigas, ankaŭ estas akcepteblaj. Ankaŭ estas akcepteble, ke la permesilo postuli ke, se vi disdonas ŝanĝitan version kaj pli frua programulo petas kopion de ĝi, vi sendu ĝin, aŭ ke vi identigu vin en viaj ŝanĝoj.

En la projekto GNU, ni uzas `copyleft' por protekti laŭleĝe ĉi tiujn liberecojn por ĉiuj. Sed ne-copylefta libera programaro ankaŭ ekzistas. Ni opinias, ke estas gravaj kialoj pro kiuj estas pli bone uzi copyleft, sed se via programaro estas necopyleftita libera programaro, ni tamen povas uzi ĝin.

Vidu Kategorioj de Libera Programaro por priskribo pri ke kiel `libera programaro,' `copyleftita programaro' kaj kaj aliaj kategorioj de programaroj rilatas unu kun la alia.

Foje registaraj eksportodirektivoj kaj merkataj sankcioj povas limigi la liberecon disdoni kopiojn de la programaro internacie. Programuloj ne havas la potencon senigi aŭ transpaŝi tiajn altrudojn, sed tio, kion ili povas kaj devas rifuzi estas imponi ilin kiel kondiĉoj por uzi la programaron. Tiel, la altrudoj ne efikos je aktivaĵoj kaj personoj ekster la juĝrajto de tiuj registaroj

Ni ne povas listigi ĉiuj la manieroj pere de kiuj tio povas okazi. Se kontraktobazita permesilo altrudas la uzanto je nekutima maniero tiel, kiel kopirajtobazitaj permesiloj ne povas, kaj laŭ maniero, kiu ne estas menciita tie kiel legitima, ni devos pensi pri tio, kaj ni certe devos konkludi, ke ĝi estas nelibera.

Parolante pri libera programaro, estas plej bone eviti uzi terminojn kiel `fordoni' aŭ `senpaga', ĉar tiuj terminoj implicas ke la afero temas pri tarifo, ne pri libereco. Certaj kutimaj termoj kiel `kaperado' enhavas opiniojn, kiujn ni esperas ke vi ne subtenos. Vidu Konfuzaj Vortoj kaj Frazoj Kiujn Indas Eviti por diskuto de tiaj terminoj. Ni ankaŭ havas tradukojn de "libera programaro" en diversajn lingvojn.

Fine, rimarku ke kriterioj kiel tiuj klarigitaj en tiu difino de libera programaro postulas zorgan pripenson por sia interpretado. Por decidi ĉu specifa programara permesilo kvalifiĝas kiel liberprogramara permesilo, ni juĝas ĝin bazite sur ĉi tiuj kriterioj por decidi ĉu ĝi taŭgas laŭ la spiriton sed ankaŭ la precizajn vortojn. Se permesilo enhavas senkonsciencajn restriktojn, ni rifuzas ĝin, eĉ se ni ne anticipe sciis pri ĉi tiuj kriterioj. Kelkfoje permesilopostulo bezonas ampleksan pripenson, inkluzive diskutojn kun advokato, antaŭ ni povas decidi ĉu la postulo de la permesilo estas akceptebla. Kiam ni alvenis al konkludo pri nova problemo, ni ofte novigas ĉi tiujn kriteriojn por ke estu pli facile vidi kial certaj permesiloj kvalifikas aŭ ne.

Se vi scivolas ĉu specifa permesilo kvalifikas kiel liberaprogramara permesilo, vidu nian permesiloliston. Se vi ne trovas la permesilon tie, vi povas peti al ni pri tio sendante al ni retmesaĝon ĉe <licensing@gnu.org>. Se vi konsideras verki novan permesilon, bonvolu kontakti la FSF, skribante al tiu retadreso. La plimultigado de malsamaj liberaprogramaraj permesiloj implicas pli da laboro por la uzantoj, por ke ili povu kompreni la permesilojn; ni certe kapablas helpi vin por trovi ekzistanta liberaprogramaran permesilon, kiu kongruas kun viaj bezonoj.

Se tiu ne eblas, se vi vere bezonas novan permesilon, kun aŭ sen nia helpo vi povas certigi ĉu la permesilo vere estas liberaprogramara permesilo kaj eviti diversajn praktikajn problemojn.

Alia grupo komencis uzi la terminon "malfermita fonto" [Angle: open source] por signifi ion similan (sed malsaman) al "libera programaro". Ni preferas la terminon "libera programaro" ĉar, kiam vi ekscias ke ĝi temas pri libereco kaj ne pri tarifo, ĝi memorigas liberecon. La vorto "malfermita" neniam faras tion.

Rilataj Tekstoj

 [FSF logo] “Our mission is to preserve, protect and promote the freedom to use, study, copy, modify, and redistribute computer software, and to defend the rights of Free Software users.”

The Free Software Foundation is the principal organizational sponsor of the GNU Operating System. Support GNU and the FSF by buying manuals and gear, joining the FSF as an associate member, or making a donation, either directly to the FSF or via Flattr.

back to top